MI VIN ELEKTIS
La Majstro tralegis la 15-an cp. de la Evangelio de Johano: ”Mi estas la vera
vinberarbo kaj Mia Patro estas la kultivisto. ”
Mi faros unu malgranda klarigo sur la vortoj de 16 strofo: ”Vi ne elektis min,
sed mi elektis vin, kaj starigis vin por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via
frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia
nomo.
La vortoj-elektis vin- estas kompreneblaj por vi, vi iras en unu magazeno kaj
elektas. Kiun ŝtofon al vi plaĉas, ĝin vi prenas aŭ kiam vi elektas kaj plaĉas
domon ktp. Do, kaj Eternulo, kiam elektas la homojn, elektas kiu al Li plaĉas.
Nun, ĉi tio elekto ne estas kiel la elekto de la ŝtofoj, Kristo diras: ”Por ke
vi iru kaj donu frukton. ”En ĉi tiuj vortoj de Kristo kaŝiĝas tiu majesta
scienco por la vivo. Ĉiuj, kaj maljunaj kaj junaj volas vivi. Kaj la vivo, kiun
ni volas vivi similas al tiu vojaĝanto kiu volas vojaĝi kaj elekti vojon kaj
vojojeton. Tiu, kiu havas konscian vivon, ĉiam estas bonhumora, ĉiam estas gaja.
Do, la konscia vivo estas la racia vivo. Por ĉiuj aliaj estaĵoj, kiujn Dio
elkreis, Li sekurigis kaj la lumon, Li ankaŭ difinis por ili medion en kiu ili
vivos. Por fiŝoj-la akvo, por birdoj-la aero, sed por la homo-la lumo. Ĉiuj
maltrankilaĵoj devenas de la maltrankvilaĵoj de la vivo. Se la infano zorgas, ĉu
vi pensas, ke ĝi elkreskos? Ankaŭ por vi estas la sama leĝo. Vi devos zorgi nur
por la interna vivo, sed por la ekstera mondo kio ajn okazu vi ne devos
maltrankviliĝi. Kiam iu vivas bone, Eternulo diras: ”Prenu de li el ĉio kion li
havas. ”
Aĉa homo, malvirta homo kaj ruza homo en la vivo ne povas esti felica. Mi
demandas: ”Ĉu li estas bona? ”Se li estas bona, li estos felica. La malbonaj
homoj vivas en la supraĵo, ilin mi similigas kiel unu pomo, al kiu la ŝelo estas
ruĝa, sed interne estas vermoplena ktp. Kristo diras: ”Mi vin elektis. ”-kaj
kiujn Li elektis? Tiuj, kiuj mi volis plenumi la Volon Diecan. Kiam la filo
plenumas la volon de sia patro, tiam kaj la patro plenumos la volon de sia filo.
Tiel same kaj la Eternulo agas. Por ke estu elektita iu de la Eternulo, li devos
esti preta plenumi la Volon Diecan. Kiam vi edukas kaj kreskigas unu infanon,
neniam diru: ”Kio okazos kun ĝi? ”
La fruktoj de la Spirito estas: Amo, ĝojo, paco, longpacienco, mildeco,
korfavoreco, kredo, humileco, sindeteno(Galatianom, 5: 22)
Subtenu ĉi tiun menson en via cerbo, ne pensu, ke la anima mondo estas io aparta
ol la fizika. Kio ajn okazos en la anima mondo, oni elmontros kaj en la fizika;
ĝis kiam vi ne aliigos vian vivon en la anima mondo, vi ne aliiĝos kaj en la
fizika mondo. Vi, kiam iras gasti, ĉu antaŭen iras per via kapo aŭ per via
postaĵo? Kaj al la Eternulo vi devos iri per via kapo.
Kiam ni diras, ke iu homo estas bona kaj alia malbona ni subkomprenas, ke al la
bona homo la agroj kaj la vitkampoj estas ordigitaj, sed al la malbonulo ne
estas ordigitaj. Kaj tiel, kiam iu diras: ”Mi fariĝis malbona”mi komprenas, ke
li komencis kolekti. Kristo diras: ”Mi vin elektis”, (La ekzemplo kun la infano,
kio deŝiris la libron, aĉetita de ĝia patro por ĝi.)Ni, la saĝaj homoj,
dezirante plibonigi la mondon, komencas ŝiri de la libro de la vivo, ĝis kiam ni
ĝin deŝiras. Kristodiras: ”Mi vin elektis. ”Iu homo sole parolis, ke pere de
kolero ne riparigis sian vivon. Mi parolos antaŭ vi por la prepara vivo. Se vi
volas plibonigi vian vivon, unue vi vin demandos, ĉu vin elektis Kriston. Kiam
la junulo elektas junulinon, per kio li montras sian elekton? Sendas svatanojn
kaj donas ringon. Se la junulino ĝin metas sur la demonstra fingro, diras: ”Aŭ
vi min ordonos, aŭ mi vin ordonos. ”Se ŝi portas ĝin sur la media fingro, diras:
”Aŭ vi min juĝos, aŭ mi vin juĝos. ”Sed, se ŝi ĝin portas sur la tria fingro:
”Aŭ vi min lernigos, aŭ mi vin lernigos. ”
Kristo, kiam elektas iun, Li sendas al li ringon. La unua ringo estas la Espero.
Se vi havas Esperon en si mem, vi ordonos. Mi vin rekomendus, meti la ringon sur
la tria fingro. Rigardu ĉiun tagon ĉi tiu fingro sur kio estas metita via ringo.
Kristo haltiĝas: ”Por aldoni frukton. ”Tiel, kiel ni komprenas la Kristanan
instruon, la vivo estiĝas reala, te ekzistas ligo inter via pasinta kaj nuna
vivo. Ĉiuj tiuj suferadoj havas profundan signifon. Ĉu vi vidas la skulptiston,
kiu volas modli iun statuon, kiel frapas kaj detranĉas iun ŝtonon, detrancas
alian, de la alia flanko, ĝis kiam glatigas ĝin; tiel same Kristo kiam volas
reparigi iun homon unue donas al li suferadojn kaj poste benas lin.
Kaj tiel, via nuna vivo estas rezulto de via pasinta vivo kaj via nuna anima
vivo difinos vian estontan vivon. Kiam iu homo malkutimiĝas de tio kaj alio, li
mortas. La manĝado estas la plej- bela muziko. Vi, kiam maĉas per viaj 32
dentoj, ludas la plej-belan arion. Mia deziro estas ĉi tiu verso vi asimilu,
akceptu. Ne elektos vi Eternulon, sed Li elektas vin.
La fraŭlino, kiam ekrigardas la ringon sur sia fingro, ne ringo estas grava, sed
malantaŭ la ringo kaŝiĝas ion grandegan. Tiel se ni rezonas, la fizikan mondon
valoriĝos.
Ĉiuj tioj aĵoj en la mondo estas ekzercoj, ili estas bezonataj. Oni konstruas
domojn kaj malsanulejojn. Por malsanulejoj la konstruaĵoj oni faras tre solodaj,
sed por la sana homo, ne estas bezonataj tre fortikaj domoj. Ni, la nuntempaj
homoj volas tiel ordigi nian vivon, ke ne havu kiajn ajn suferadojn. Kaj kiu
subkomprenas la suferadojn, li ekhavos grandan gojon de ili. Sekve, la Kristana
instruo estas unu granda scienco por la vivo. La internaj ŝanĝoj estas aperado
de la interna vivo. Kiam Eternulo donas al vi elprovojn, eltenu heroe ilin kaj
poste al vi oni donacos benon.
La blankigo de la hararo ne estas de la sufero, sed de timo. Se vi volis ion de
via Ĉiela Patro kaj Li ne donas vin, mi diras, ke vi aĉe laboris, ĉar en la
Testamento oni diras, ke kiam ni laboras por Dio, kion ni ekpetos, eĉ antaŭ ol
ni ekvolis, Li donos al ni ĝin. Se vi volas ŝanĝi vian vivon, unue vi ŝangu vian
animan vivon. En la malnova tempo bruligis la homojn pro ilia kredo en Dio. Kio
estas pli-bone-ĉu vi mortos sur la kruco, ĉirkaŭita de viaj amikoj, aŭ morti en
io drinkejo per rompita kapo? Kaj ni devos, se ni volas morti, mortu kien devos.
Kien estas pli-bone morti? Ĉu la patrino morti dum la kreskigo de siaj infanoj,
aŭ kiel publikulino en io forlasita loko?
“Ne estas Amo, kiel Dieca Amo. Nur Dieca Amo estas Amo. ”Kiam iu diras al mi, ke
prononcis ĉi tioj vortoj kaj ne havis utilon, mi konkludas, ke li ne moviĝis.
Vi prenas plumon, butilon ktp kaj ilin ne ekmoviĝis. Kian utilon vi havos? Tiel
same kaj en la Kristana instruo vi devos nur ekmoviĝi, labori, sed ne atendu
alian laboru anstataŭ vi. Tiel same estas kaj por la violono, manoj, koro,
okulo, cerbo ktp.
La 12-an de septembro 1920j. 11 horo
Tărnovo